La Rekviema Diservo estas muzika komponaĵo de la Katolika funebra meso (Rekviemo) por kvar solistoj, duobla ĥoro kaj orkestro komponita de Giuseppe Verdi. Ĝi estis komponita en memoro de Alessandro Manzoni, itala poeto kaj romanisto kiun Verdi miris. La premiero, ĉe la preĝejo San Marco en Milano en la 22a de Majo 1874, markis la unuan jariĝon de la morto de Manzoni. La verko estis iam nomita Manzoni Requiem.[1] Kvankam origine komponita por liturgiaj celoj, moderne ĝi estas rare ludata en liturgio, sed preferinde en koncerta formo de ĉirkaŭ 85–90 minutoj.